Skip to main content

La lasta tago en Bonaero

La lasta tago en nova urbo ĉiam estigas specifajn sentojn. Mi jam spertis tion en Rejkjaviko kaj Parizo. Nun alvenis la vico de Bonaero.
Kion fari en la lasta tago en Bonaero? Mi ne havis specialan programon, do simple iris al la kongresejo, feliĉe proksima. Interesaj programeroj mankis, sed mi renkontis tie bonulojn, kun kiuj ne sukcesis babili antaŭe. La unua estis Maximiliano Catania, iniciatinto kaj prizorganto de la esperanto-novaĵservo. Ni iom priparolis eblecojn kaj avantaĝojn de tiu ĉi afero kaj li eĉ rimarkigis, ke foje uzis miajn tekstojn tiucele.


Bonege, kial ne? La dua estis ĉarmega Soraya Alvarez, eta feino, kiu pasigis tagojn en la kongresejo kiel unu el organizantoj. Espereble ni renkontiĝos denove – ĉu en la sekva kongreso en Lilo aŭ eĉ en Rusio, kiun ŝi revas viziti.


La lasta tagmanĝo en Bonaero – ĉi-kaze kun ridema Wendel Pontes de Brazilo kaj rezonema Didier Izacard de Germanio. Ni babilis pri diversaj aferoj, inkluzive de brazilaj karnavaloj, eŭropaj ferioj kaj kompreneble iomete pri Esperanto. Wendel rakontis, ke en lia urbo Recife okazas unu el la plej famaj brazilaj karnavaloj – malpli luksa kaj brila ol tiu en Rio, kaj iom malpli granda ol tiu en Bahia sed pli popoleca kaj tre gajhumora. “Homoj pensas, ke partopreni karnavalon estas multekosta afero. Tute ne! Vi povas ĵeti kelkajn monerojn en poŝon kaj tutan tagon danci, bierumi, societumi. Vespere vi falas ie, matene vekiĝas kaj denove festenas, dancas, bierumas. Preskaŭ neniu laboras en tiuj tagoj! Iuj firmaoj ne feriigas sian personaron, sed ili fakte ne povas plenpove labori, ĉar stratoj estas ŝtopitaj kaj ĉiuj aliaj servoj ne funkcias”.


Didie rimarkigis, ke en Germanio minimuma ferio daŭras tri semajnojn, sed multaj firmaoj plilongigas ĝin ĝis 40 tagojn kaj eĉ pli por altiri la plej altnivelan personaron. Miaj vortoj pri rusoj, kiu preferas ripozi en TurkioTajlando kaj Hispanio, ĉar tio estas varmaj ĉemaraj landoj kun sistemo “ĉio inkluzivigita” ne tre impresis lin. “Se mi volas ripozi tiel mi veturas al miaj gepatroj, kiuj loĝas sur franca insulo en la Atlantiko”. Bonega elekto, bedaŭrinde ne atingebla por siberianoj, kiuj havas rektan aliron nur al Barenca maro, iom pli malvarma.


Posttagmeze mi pasigis la parolan parton de la KER-ekzameno, ĉi-kaze iom malfruiĝinte. Ĉio okazis en loĝĉambro de Panamericano, kie evidente loĝis Katalin Kováts mem.


Mi sidiĝis ĉe tablo kun ŝi kaj ŝia akompano Sylvain Lelarg kaj dum kelka tempo priparolis diversajn aferojn. Tiu ĉi parto estis laŭ mia pritakso malpli komplika. Mi estis en bona humoro, do babilis kvazaŭ radio, priskribante proponitajn bildojn, komentante diversajn tempojn kaj okazaĵojn, ktp. Fine Katalin konkludis ke mi parolas preskaŭ perfekte kaj senakĉente. “Vi havas kapablon pri lingvoj, do ĉiujare devas ataki iun novan lingvon!” insistis la instruistino. Ho, se mi havus memorkapablon same bonan kiel en la tempo de la esperanto-lernado... Post reveni al Rusio mi ricevis informleteron kun rezultoj de mia ekzameniĝo. La afero ne estas urĝa, do mi decidis ricevi la diplomon en Lilo. Atendu mian raportaĵon prian!
Vespere mi iom promenis ĉirkaŭ la hotelo por lastfoje ĝui la bonaeran etoson. En iu teatrejo (ĉu koncertejo) mi trovis fotoekspozicion de loka artisto.


Maljuneco povas esti amuza, sed kun ĉiama tragedia kromgusto.



Aŭ ĉu tio nur ŝajnis al mi?

Comments