Skip to main content

Krimeo estas nia: reveno de la ĵurnalisto

Antaŭjare aperis libro “Homoj de Putin” de la fama esperanto-ĵurnalisto Kalle Kniivilä. Mi alte taksis tiun ĉi verkon kiel maloftan ekzemplon de la trafa eksterlanda pritakso de la moderna Rusio. Nun miajn manojn trafis lia nova libro “Krimeo estas nia: Reveno de la imperio”. Mi pensas, ke ĝi estas same interesa.
Raportaĵo honesta kaj profesia
Jam la titolo montras ke la aŭtoro estas internulo en tiu ĉi lando, ja temas pri la fifama slogano, kiu akompanis bruan kampanjon de la tutlanda agitiĝo post la aligo de la duoninsulo. Mi mem memoras grandan koncerton sur la ĉefa placo de mia urbo Tjumeno, kiam homamasoj tumultis surstrate kaj grupoj da emociiĝintaj lumpenoj kun flagoj enmane transpasis la sesvojstrian straton ajnadirekte, sen konsideri ruĝan trafiklumon kaj ĉeeston de policanoj.


La aŭtoro interesiĝas ne pri juraj aspektoj de la okazaĵo, nek pri politikaj intrigoj aŭ kronologia sinsekvo de la eventoj. Same kiel en la antaŭa libro li fokusiĝas je psikologio de la amasoj, do klopodas kompreni kiel ordinaraj homoj en Rusio rilatas al tiu ĉi afero kaj laŭeble respondi al la malfacila demando pri radikoj de tiaj sintenoj.
En Rusio oni diras, ke estas Moskvo kaj estas Rusio. Do la aŭtoro direktiĝas al provincaj urboj kaj vilaĝoj por interparoli kun lokanoj. Li vizitas Krimeon, Kievon kaj diversajn lokojn en Rusio, renkontas plurajn homojn kaj sufiĉe skrupule transdonas iliajn vortojn. La rakontojn akompanas trafaj priskriboj de la cirkonstancoj, urbaj pejzaĝoj kaj homaj reagoj. Gravan rolon en la komunikado ludis nia lingvo, ja esperantistoj kvankam malmultaj, tamen troveblas en preskaŭ iu ajn loko, do samideanoj denove servis kiel gastigantoj, ĉiĉeronoj kaj samtempe observatoj, ja ankaŭ ili estas parto de la konflikto, ĉu ili deziras tion aŭ ne.
Mi ĝuis la legadon de la ĵurnalisma vidpunkto, ĉar la aŭtoro sukcese kontraŭstaras la tenton kritiki kaj juĝi. Li donas al siaj herooj eblecon esprimi iliajn opiniojn sen tuj dividi ilin je pravaj kaj mavaj. Kompreneble la aŭtora voĉo aŭdeblas kaj lia persona pozicio estas sufiĉe klara. Tamen ankaŭ la malsamopiniaj intervjuatoj ne aspektas ŝablonaj idiotoj aŭ stultaj propagando-viktimoj. Fine de la libro li dankas ĉiujn helpantojn, inkluzive la aktivajn subtenantojn de la Putin-politiko kaj mi povas nur aplaŭdi tiom honestan sintenon.
Tio multe kontrastas kun sinteno de iuj ukrainiaj esperantistoj, kiuj publikigas ĉe sociaj retoj senĉesajn bildaĉojn pri Rusio kaj rusoj, sen kompreni ke tiu idiotisma konduto nur ĝojigas iliajn kontraŭulojn, kiuj ŝatas transformi la konflikton de elitoj al tiu de la popoloj. Espereble eĉ dum plej malfacilaj tagoj restos ambaŭflanke raciaj homoj, kiuj memoros, ke Esperanto estis kreita por ke homoj se elverŝu malamegon, sed interparolu kaj komprenu unu la alian. Des pli ke ĉi-kaze, malgraŭ ambaŭ flankoj bone regas la rusan, ni vere bezonas neŭtralan lingvon.

Detruita kaj forgesita
Konsiderante, ke ĉi blogaĵon legos ĉefe eksterlandanoj, mi devas aldoni kelkajn vortojn pri kiel rusianoj nun rilatas al la krimea afero. Kompreneble temas pri nur miaj privataj impresoj kaj pensoj.
La krimea problemo estas vere komplika, ĉefe de la historia kaj psikologia vidpunktoj. Oni apenaŭ povas dubi pri la jura malvalideco de la anekso. Sed tio ne pravigas simpligon de la ĝenerala bildo, kion foje faras eksterlandanoj. Mi neniam vizitis Krimeon, sed tion faris pluraj miaj konatoj – antaŭ kaj post la aligo. Ilia resumo ne multe ŝanĝiĝis: la duoninsulo estas terure neglektita.
Antaŭ la anekso en la regiono feriis mia kunlaborantino kun sia familio, allogita ĉefe de natura beleco kaj relative malaltaj kostoj. Post reveni ŝi diris, ke la naturo estas vere bela kaj prezoj malaltaj, sed la tuta infrastrukturo troviĝas en terura stato. Sanatorioj, konstruitaj dum la sovetia tempo, ekde la sendependiĝo de Ukrainio ne estis riparitaj. Okazis eĉ ke falis balkono kaj pereis knabino, kiu staris sur ĝi (poste ŝian foton uzis falsistoj, prezentante ŝin kiel viktimon de la Donbasa milito). La plej elstara konstruaĵo, montrata al turistoj, estis luksega feridomo de la iama ĉefministro Julija Timoŝenko.
Ĉi-somere revenis de Krimeo mia partnero – konstruista komercisto, kiu esploris merkateblecojn en la novaligita regiono. Kvankam li mem estas ukraino (same kiel eble kvarono de la loĝantoj de mia Tjumena provinco) ŝokita li povis ripeti nur du vortojn: “Stultegaj ĥoĥoloj!” Li plendis, ke la tuta konstrua industrio de la iam prospera duoninsulo estis ruinigita kaj eĉ kun grandaj investoj oni ne povas tuj komenci ĝian renaskigon. “Ili detruis ĉion. Nenio estis konstruata aŭ eĉ simple riparata ekde 1991. Ec la urba administracio aspektas kvazaŭ kabanaĉo. Oni nenion produktas surloke, eĉ plastajn fenestrojn, kiuj estas fabrikataj en iu ajn rusia urbeto, oni transportas de Ukrainio. Brikoj, betono, armaturo – ili havas nenion. Terure!” Nun li revenis post plursemajna restado en Krimeo kaj diras, ke la situacio estas eĉ pli aĉa ol li rakontis antaŭe. Jaroj pasos antaŭ la vivo en la regiono pliboniĝos.
Nun de la anekso gajnis ĉefe krimeaj pensiuloj kaj ŝtatdungitoj, kies salajroj grave kreskis. Sed rilatajn elspezojn kovras la rusiaj impostpagantoj kaj multaj (almenaŭ inter miaj konatoj kaj kolegoj) ege malkontentas pri tio. “Por kio ni bezonis tiun Krimeon? – demandas ili. – Rusio havas multege da teroj kaj ni tutcerte ne bezonis ĝin por ferii – ni ja havas Soĉion kaj Turkio ĉiam apudas”. La ŝtato klopodis subteni turistan fluon, subsidante flugbiletojn, sed laŭ mia sperto la prezfavoraj biletoj elĉerpiĝadis antaŭ aperis anoncoj pri ilia ekesto kaj sen tio la vojaĝo al Krimeo estas preskaŭ samkosta kiel tiu al Turkio aŭ eĉ Montenegro – la landoj kun nekompareble pli altkvalitaj servoj. Do en la plej proksimaj jaroj Krimeo estos ripozejo por la subvenciitaj ŝtatdungitoj, policanoj kaj FSB-anoj, al kiuj estas simple malpermesite vojaĝi eksterlande.
Bedaŭrinde la ukrainiaj registaroj dum la lastaj du jardekoj estis eĉ pli stulaj ol tiuj rusiaj, do simple forgesis pri la regiono, forlasinte la duoninsulon kaj ties loĝantojn. Nun ili rememoris pri ĝi, sed estas jam tro malfrue. Nun Krimeo estas nia.

La imagita problemo
Mi diru kelkajn pri la tiel nomata “krimea-tatara problemo”. Ĝi estas eble la plej enigma afero por plejparto de rusianoj. Oni kompreneble scias ke en Krimeo loĝas tiu popolo, reprezaliita en 1944 same kiel pluraj aliaj etnoj, sed poste rehabilitita kaj reveninta al sia hejmtero. Sed apenaŭ iu ruso (inkluzive min mem) povus kompreni, kial tiu ĉi popolo devus precipe timi la aligon de Krimeo al Rusio.
Ĉu ĝi estis reprezaliita kaj ekzilita? Jes. Sed la sama sorto trafis milionojn da rusaj vilaĝanoj (interalie miajn geavojn) kaj plurajn popolojn (ĉevolgaj germanoj ekzemple eĉ ne ricevis eblecon reveni al sia regiono). Do kial nome la krimeaj tataroj devus timi? Tion ja faris ne Rusio, sed Sovetunio (parto de kiu estis Ukrainia SSR). La deportadon ordonis kartvelo Iosif Ĝugaŝvili (pli konata kiel Stalin) kaj plenumis NKVD-anoj, inter kiuj abundis ukrainoj kaj judoj. Do pli logike estus timi Miĥail Saakaŝvili kaj aliajn kartvelajn politikistojn, kiuj post malsukcesi en sia lando nun serĉas feliĉobirdon en la povra Ukrainio.
Kun granda miro mi rimarkis, ke alilandanoj ofte pensas ke ekzistas iu profunda malamo de la rusoj kontraŭ la krimeaj tataroj. Ili tute ne scias, ke en Rusio loĝas kaj prosperas milionoj da tataroj (ĉevolgaj kaj siberiaj), kiuj eĉ havas propran respublikon Tatarstano kun siaj prezidanto, parlamento, tatarlingvaj gazetoj, televidstacioj ktp. Ordinara ruso tute ne kapablas distingi la ĉevolgan tataron de tiu krimea kaj neniu interesiĝas pri tiu ĉi diferenco, eĉ se ekzistanta.
Do plian fojon temas pri la konflikto, elpensita kaj daŭrigata de la stultaj elitoj ambaŭflanke.

La eldonaĵo
La libro mem estas laŭaspekte tute simila al “Homoj de Putin”: mola glacea kovrilo kun trafa bildo, sufiĉe blanka papero kaj bona tiparo. La ilustraĵoj mankas. Tajperaroj malmultas. La libron finas kronologio de okazaĵoj, kiu spuras rilatajn al Krimeo eventojn de la duoninsula konkero en 1783 ĝis la forlaso de la lasta ukrainia militbazo en marto 2014.

Du konsiloj
Mi volas fini ĉi blogaĵon per du konsiloj.
La unua celas legantojn kaj estas ege simpla: aĉetu kaj legu. Eĉ se vi ne multe interesiĝas pri la politiko ĝenerale kaj tiu rusia aparte, vi apenaŭ estos elreviĝinta. Vidi fremdan landon kaj aŭskulti voĉojn de ĝiaj loĝantoj – ĉu tio povus esti seninteresa? Mi forglutis la libron unutage, revenvoje de Luksemburgo al Tjumeno, kaj esperas ke vi sekvos min.
La dua konsilo estas direktita al la aŭtoro mem kaj estas eĉ pli simpla: daŭrigu. Vi estas tro proksima al nia lando, kiu dum lastaj jaroj ĉiam pli foriĝas de la ekstera mondo, do uzu tiun ĉi avantaĝon. Des pli ke esperanto-internuloj plu helpos vin en tiu laboro, ja ĉiu ŝatas paroli kaj esti aŭskultata, ĉu ne?
Pri la temoj kompreneble decidu la aŭtoro mem, ajnakaze mi certas ke interesaj, atentokaptaj demandoj abundas. Gazpromo: cu efika armilo aŭ velkiĝanta giganto? Ĉina najbaro: ĉu lasta amiko aŭ pleja minaco? Kiu regas en Ĉecenio? La listo daŭrigeblas, espereble same kiel raportoserio de Kalle Kniivilä pri nia enigma, foje terure stranga, sed ĉiam belega lando.

Comments

  1. Kaj la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ kaj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo skribas "pri la jura malvalideco de la anekso". Ambaŭ subpremas la fakton, ke ekzistas do sciencistoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj alie prijuĝas la aferon. Ekzemple d-ro Daniele GANSER, historiisto kaj sciencisto pri paco el Svisujo, prof. d-ro Karl Albrecht SCHACHTSCHNEIDER, sciencisto pri ŝtatjuro el Germanujo, Matthias PLATZECK, iama ĉefo de la Socialdemokratia Partio de Germanio, s-ino prof. Gabriele KRONE-SCHMALZ, korespondinto en Moskvo, nun instruisto de televido kaj ĵurnalismo el Germanio.

    "Ekzemple, prof. d-ro Karl Albrecht SCHACHTSCHNEIDER, Berlino, opinias, ke la rajton je mem-determino de la civitanoj de Krimeo neniu internacijura konvencio aŭ konstitucio povas neigi. Krimeo kiel aŭtonoma respubliko pravis kaj pravas iri propran vojon kaj apartigi sin disde Ukrajno. Kaj – SCHACHTSCHNEIDER diras – la subteno fare de Ruslando pri la apartigado de Krimeo estis proporcie kaj ne ofendis internacian juron." (Andreas J. PENK: Kelkaj rimarkoj pri la libro “Krimeo Estas Nia” de la ĵurnalisto Kalle KNIIVILÄ)

    ReplyDelete

Post a Comment